Toby Ord | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1979 (44-jaraĝa) en Melburno |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio ![]() |
Alma mater | Universitato de Melburno ![]() |
Okupo | |
Okupo | filozofo universitata instruisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.tobyord.com/ |
Toby David Godfrey ORD (naskite la 18an de julio 1979) estas aŭstralia filozofo. Li fondis la organizaĵon Doni Kion Ni Povas (angle: Giving What We Can) en 2009, internacia socio, kies anoj promesas doni almenaŭ 10% de sia enspezo al efikaj bonfaraj organizaĵoj, kaj li estas ĉefa persono en la movado de efika altruismo, kiu progresigas la uzon de racio kaj pruvaĵoj por helpi aliajn vivojn kiel eble plej multe.[1] Li estas altranga esploristo ĉe la Future of Humanity Institute (Instituto de la Estonteco de la Homaro) de la Universitato de Oksfordo, kie lia laborado koncentras sin pri ekzisteca risko.[2] Lia libro pri tiu temo, The Precipice: Existential Risk and the Future of Humanity (esperante: La krutaĵo: ekzisteca risko kaj la estonteco de la homaro), eldoniĝis en marto 2020.[3]